Lerni

Por lerni esperanton (kvankam vi ne vere bezonas se vi legas tion), estas kelkaj ebloj:

Unuaflanke, la retaj kursoj. Ili estas multaj. Jen kelkaj ligiloj :

  • https://ikurso.esperanto-france.org/ : kurso farita de Esperanto-France.
  • https://lernu.net/fr
  • La kurso de la angla aŭ la hispana al esperanto ĉe duolingo : https://fr.duolingo.com

Kaj por informoj pli ĝeneralaj pri esperanto, la vikipedia paĝo enhavas multajn informojn.

Aliflanke, ekzistas “veraj” kursoj. Ekzemple en Parizo:

  • Kursoj faritaj volontule de anoj de Esperanto-France
  • Oficialaj kursoj ĉe ENS Ulm (unu por komencantoj kaj unu pri literaturo, po 6 ECTS por kurso), origine por la studentoj de ENS Ulm, sed kiujn aliaj homoj povas partopreni (http://www.ecla.ens.fr/spip.php?rubrique82)
  • Ĉiuvendrede ĉe la bonetosa trinkejo Denfert Café, de la 8a ptm ĝis la nokto nokto fin’ ! (https://esperanto-jeunes.org/eventoj/)

Ekzistas kursoj en diversaj urboj, kaj kursoj en kelkaj liceoj. Por scii pri ili kontaktu lokan asocion proksime de ĉe vi. Ĉiamaniere, ne hezitu sendi mesaĝon al ni se vi deziras obteni pli ampleksajn informojn!